Araba kulturo

Landoj konsiderataj arabaj.
Etendo de la araba lingvo.

Araba kulturo rilatas al la kulturo en la landoj en kiuj la oficiala lingvo estas la araba (kvankam la araba lingvo en kelkaj el ili estas la lingvo de malplimulto), kaj la okcidentecaj oficialuloj kaj akademiuloj kutimis nomi ilin "arabaj landoj" el Sud-Okcidenta Azio kaj Nordafriko, de Maroko ĝis la Araba Maro. Lingvo, literaturo, gastronomio, arto, arkitekturo, muziko, spiriteco, filozofio, mistikismo (ktp.) estas ĉio parto de la kultura heredo de la tutaraba mondo.

La araba mondo foje estas dividita en apartajn regionojn inkluzive de Nilvalo (konsistante el Egiptujo kaj Sudano), Al-Maghrib Al-ArabiMagrebo (konsistante el Libio, Tunizio, Alĝerio, Maroko, kaj Maŭritanio), Fekunda duonluno (konsistante el Irako, Kuvajto, Libano, Sirio, Palestino kaj Jordanio) kaj Arabio (konsistanta el Irako, Jordanio, Kuvajto, Barejno, Kataro, Saud-Arabio, Omano kaj la UAE) kaj Al-Janoub Al-Arabi de Arabio (konsistanta el Jemeno kaj Omano).

La araba kulturo estas dividita en tri ĉefpartojn, la urba kulturo (Al-Hadar), la kampara kulturo (Al-rifo), kaj la nomada kulturo (Al-Badow). Tipe, landoj kiel Egiptujo, Irako, Sirio, Jemeno, Sudano, kaj Maroko estas konsideritaj kiel de kamparaj kulturoj, dum Saud-Arabio, Libio, Maŭritanio kaj Jordanio estas konsideritaj Badow (beduenoj), dum finfine Libano, Palestino, Tunizio, Alĝerio estas konsiderita urbaj, ankoraŭ la plej granda parto de la arabaj ĉefurboj estas agnoskita kiel de urbaj kulturoj, kiel Kairo, Rabato, Bagdado, Aleksandrio, Damasko, Marakeŝo, ktp.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search